5a Roma Festivaleto - 21.05.2017

Il 5° "Roma Festivaleto" avrà luogo domenica 21 maggio 2017
nei pressi della Basilica di San Pancrazio (Villa Pamphili)
(http://www.openstreetmap.org/#map=17/41.88500/12.45500)

indirizzo preciso: piazza San Pancrazio 5/A c/o Teresianum, dalle 10 alle 18.

La 5a Roma Festivaleto okazos dimanĉon la 21an de majo
apud la Baziliko de Sankta Pankracio ĉe la rando de Villa Pamphili
(http://www.openstreetmap.org/#map=17/41.88500/12.45500)
preciza adreso: piazza San Pancrazio 5/A c/o Teresianum, de la 10a al la 18a.

------------------

INFORMOJ.
La individua partopreno al la Festivaleto estas senpaga.
Oni nur pagos la komunan tagmanĝon (nedevigan): po 10€ (senpaga ĝis 26 jaroj).
Ĉiuj esperantistoj estas invitataj.

Mendoj estas devigaj por tagmanĝo kaj vizito de Baziliko/Katakombo.
Por la simpla partoprenado mendo estas nedeviga, sed ni petas ke vi afable sciigu nin pri via intenco ĉeesti (eĉ se vi ne estas ankoraŭ certa) - tiu helpas la aranĝadon, dankegon!

----- PROGRAMO (SEN DETALOJ) -----

De la 10:00 al la 10:30 okazos la akceptado de la partoprenantoj kaj la malfermo de la libroservo; vi povas tamen alveni ankaŭ pli malfrue.
De la 10:30 ĝis la 13:00 estos pluraj prelegoj, diskutoj kaj ankaŭ filmetoj, ĉiu inter 15 kaj 30 minutojn longa, tiel ke multaj povos paroli kaj la spektantoj aŭdos kaj vidos plurajn diversajn aferojn.
Ni invitas ankaŭ mallongajn raportojn pri la agado de lokaj grupoj (ĉiu inter 5 kaj 15 minutojn).

La komuna tagmanĝo (malvarma) enhavos sandviĉojn, panetojn, picetojn, ktp

Post la tagmanĝo oni rekomencos per esperantaj kantetoj - poste laŭeble ankaŭ prelegoj, filmetoj ktp.
Inter 16:00 kaj 17:20, grupe, eblos viziti la bazilikon kaj la katakombon de Sankta Pankracio (ĉiĉeronado en esperanto).
Necesas mendi la viziton, ĉar estas limoj al la kvanto de la vizitantoj.
Aparta "malgrava" programo estas por tiuj, kiuj intertempe restos en la salono, ĉefe kun kantetoj, babilado kaj ludoj (ekzemple krucvortoj).

La Festivaleto finiĝos inter 17:30 kaj 18:00 kun la lasta salutoj.

---- KIEL ALVENI ----

AŬTE.
Se vi venas aŭte, bonvolu rigardi la mapon: http://www.openstreetmap.org/#map=15/41.8850/12.4550.
Estas interna parkejo, sed eblas eniri nur inter 10:00 kaj 10:20 ĉirkaŭ (kaj eliri inter 17:40 kaj 18:00).
Eblas ankaŭ parki en via Vitellia kaj apudaj stratetoj, kvankam dimanĉe povas esti multaj aŭtoj pro la proksimeco de Villa Pamphili.

ALIMANIERE.
Se vi ne venos aŭte, vi povos atingi Sanktan Pankracion per pluraj busoj. Se vi ŝatas piedmarŝi, vi povas ankaŭ uzi la stacidomon "Quattro Venti" kiu distancas nur 15 minutojn piede.

Por tiuj kiuj alvenas trajne al la stacidomo Termini, estas buso 75 kiu direkte veturas de Termini al via Carini, tre proksima al la Baziliko. (Se vi preferas vi povas ankaŭ preni metroon + alian buson.)